letra de la dizertanto (le déserteur) - la perdita generacio
[teksto de “la dizertanto (le déserteur)” ft. la perdita generacio]
[strofo 1]
sinjoro prezident’
mi skribas ĉi leteron
vi prenu en konsideron
la vortojn tiujn ĉi
ricevis mi ordonon
eniri la armeon
akcepti la ideon
ke mole bombas ni
sinjoro prezident’
mi ja malvolas vere
ne paŝu mi surtere
por ies ajn konker’
tro longan tempon jam
perforto nin delogis
tro longe jam ni mensogis
ke ni pafas por liber’
mi vidis multe tro
da h0m-j rifuĝintaj
familioj disĵetitaj
eksportoj de milit’
suferas la infanoj
dum kelkaj sin amuzas
kaj la militon uzas
por nafto kaj profit’
kiom da abu ghraiboj
forprenas la animon
forprenas memestimon
eĉ rajton esti si
se sango vin allogas
nu, verŝu vian sangon
vi havas altan rangon
do ĝi valorus pli
[instrumenta]
[strofo 2]
mi morgaŭ estos for
fеrminte mian pordon
fortranĉos mi la kordon
kiu ligas min al vi
mi ŝvebos super bordoj
mi biciklos tra la mondo
mi еstos vagabondo
al ĉiuj kantos mi:
“vi uzu vian vivon
vi uzu ĝin en paco
ne estu vi pajaco
vi estu frato, hom'”
sinjoro prezident’
vi ne ricevos amen
se vi militos tamen
estas ne laŭ mia nom’
estas ne laŭ mia nom’
letras aleatórias
- letra de esned dahrak - x (egypt)
- letra de drugs - prayers
- letra de cucimi le labbra rmx - gemitaiz
- letra de prawo jazdy - rose
- letra de love me back - bryan & ali
- letra de let the red wine tell you my feelings - the golden therapist
- letra de zen - cjtopoff
- letra de 2014 beibs - alex casey
- letra de redsulfur - rakans
- letra de save you - phemiec