letra de ek! sekvant’ (au suivant) - la kompanoj
[teksto de “ek! sekvant’ (au suivant)” ft. la kompanoj]
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 1]
tutnuda kun bantuk’ samkiel nura zon’
ruĝiĝis mi pro hont’ kun sapo en la man’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 2]
ĵus dudek aĝis mi, en tiu karavan’
sekvantaj estis ni, sekvataj estis ni
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 3]
ĵus dudek aĝis mi, kaj senvirgiĝis mi
en migra bordel’ de kampanja garnizon’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 4]
mi ŝatintus pli da tener’ aŭ milda kant’
aŭ etan ridon aŭ multege pli da temp’
[rekantaĵo]
sed ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 5]
vaterlo estis ne, ne, ne, sed arkol’ ankaŭ ne
nur estis la konstat’, ke al mi mankis kler’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 6]
sеd mi ĵuras, ke pro aŭd’ de ĉi fiadjudant’
soldatoj marŝos al tutcerta impotеnt’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 7]
mi ĵuras per la nom’ de mia sifilis’
ke tiun voĉon mi aŭdadas daŭre plu’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 8]
ĉi voĉo kun odor’ de ajl’ kaj brandomiks’
alvokas al naci’, alvokas al sangflu’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 9]
nun ĉiu amatin’ je l’ fin’ de amplezur’
ĉe mia magra brust’ fl-stretas tra murmur’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 10]
tutmonda sekvantar’ stariĝu man’ en man’
jen kion dum la nokt’ mi krias en delir’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 11]
kaj post delirofin’ en pens’ venas la dir’
ke pli hontiĝas la sekvit’ ol la sekvant’
[rekantaĵo]
ek! sekvant’!
ek! sekvant’!
[strofo 12]
iam fariĝos mi monaĥo, pendumit’
kriplul’, aŭ tia ul’, ke ne plu estu mi
[rekantaĵo]
la sekvant’!
la sekvant’!
letras aleatórias
- letra de trooper feat. g-note - dpunk
- letra de мечтал (i dreamed) - reechie
- letra de water on my chest - 3deadidols
- letra de when oceans touch stars - hateful decay
- letra de honir ii: traveler - rototypical
- letra de тушь (mascara) - polikarpova
- letra de whereusaidugoin - acari
- letra de hurricane - youth valley
- letra de mi problema (en vivo) - chiquis
- letra de two worlds - juice wrld