
letra de drag queen - kore (fra)
[teksto de “drag queen” ft. kore]
[strofo 1]
veras ja, mi flugas for
kiam eknoktas la dekor’
salut’ al tago pro urĝa bezono
beliĝu mia korpfasono
[strofo 2]
veras ja, dum izoleco
ne ridas la nokt’ pri mia speco
turmentas tiu helo de ĉiu tago
la nokto estas nura blago
[strofo 3]
veras ja, jen la nokta reĝino
aŭ taga reĝ’ kun arda korinklino
sin perdi en la korpo de ŝi
ĉar daŭre logas la gracio, sed kia gracio?
ĉu ina gracio?
ĉu vira gracio?
mia gracio
[rekantaĵo]
drag queen sub mia bela ŝminko
virinas viro sen konvinko
drag queen moviĝas ĝis anhelo
podie dancas reĝa stelo, reĝa stelo
[strofo 4]
veras ja subhaŭtas la em’
skulptiĝas dum nokt’ mia mem’
dum tag’ ŝi vivas en korpo de mi
kiu dum nokt’ estas fikcio
[strofo 5]
veras ja, dum izoleco
ne ridas mi pri ŝia speco
ja mi scias, ŝi neniam amis min
nur skiz’ de mia inrafino, mia inrafino
[instrumenta]
[rekantaĵo]
drag queen sub mia bеla ŝminko
virinas viro sen konvinko
drag queen moviĝas ĝis anhelo
podie dancas rеĝa stelo, reĝa stelo
[postludo]
nokta reĝino aŭ taga reĝ’
pasa ĝu’, pasa ĝu’
pasa ĝu’, pasa ĝu’
vesta fascino, sed via kor’ ardas plu
sentiĝas bedaŭr’ ne vivi sen neglekto
pri ĉi elekto, sen neglekto
pri ĉi elekto, sen neglekto
pri ĉi elekto
letras aleatórias
- letra de that gurl - young bobby
- letra de too far gone - evan honer
- letra de снова ночь (night again) - danil danilov & werstany
- letra de midnight klan mix - araiguma
- letra de συμπλοκεσ (symplokes) - dani gambino (grc)
- letra de les ailes de pégase - swipyouknow
- letra de ich komm von da* - solé (deu)
- letra de bing chilling - kristian nowak
- letra de can't buy - remy cooper
- letra de law - five guardians (수오전사) (boys planet)