letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de la soldato kiu marŝas - kajto

Loading...

[teksto de “la soldato kiu marŝas” ft. kajto]

la soldato kiu marŝas
en la vento
en silento
sur la vojo kiu marĉas
sian korpon ne plu sentas

lia menso fakte brutas
nur la laco
kaj la agaco
de la pluvo kiu gutas
senkompate lin turmentas
kaj li iras plu malbene
pri la koto
sur la boto
kiu ĉiam pezas ĝene
kaj la vojon malglatigas

dum sufer’ la monopole
la kadenco
en la menso
regas ĉion malbonvole
kaj la povo pensi ligas

kaj li marŝas en la vico
uniforma
unuforma
sur vetera la malico
kaj la moko de la serĝent’

li delonge jam maldormas
kaj oscedo
kun obsedo
en makzelo mem sin formas
pro nerezistebla tent’

se li povus eĉ almoze
ekricevi
rajton revi
kaj minuton nur ripoze
halti sur la voja bord’
sed li tion ne esperas
ĉar la revo
pro la devo
en soldato ne aperas
jen la militserva sort’

jam tro pezas la pafilo
kaj la kasko
kaj la sako
kaj la kaĉo el argilo
gluiĝinta ĉe la ŝu’

sed la fora horizonto
kaj perfide
malrapide
maleblige al renk-nt-
ĉiam foren fuĝas plu

la soldato kiu, laca
daŭre iras
li sopiras
al ripoza vivo paca
sen ĉiama plua pel’

sed li sentas kun eknaŭzo
ke la vivo
en aktivo
daŭras ade kaj sen paŭzo
ĝis neatingebla cel’
kaj samkiel en armeo
la rezono
pri ordono
ne ekzistas pro obeo
kun neeblo de escept’

tiel mankas la kompreno
pri la motivo
de la vivo
kaj nur eblas ĉi sinteno
plua iro kaj akcept’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...