
letra de mi sopiras - ĵomart kaj nataŝa
[teksto de “mi sopiras” ft. ĵomart kaj nataŝa]
[strofo 1]
mi sopiras kiam vi forestas
mi malbonas kiam vi apudas
ie restis niaj gajaj festoj
kiel hela kaj foira budo
[rekantaĵo]
ĉu rimarkis vi ke malaperis
niaj sentoj? nur kutimoj restis
nur malbonaj kantoj en kajero
nur leteroj varmaj kaj modestaj
ni akiris multajn gravajn aĵojn
ĉu memoras ni por kiu celo?
ni atingis altan vivetaĝon
sed ne hejmon havas ni
hotelon
[instrumenta]
[strofo 2]
vi silentas, vi senvorta estas
nur rideto la vizaĝon ludas
ĉu sopiras vi se mi forestas?
ĉu malbonas kiam mi apudas?
[rekantaĵo]
ĉu rimarkis vi ke malaperis
niaj sentoj? nur kutimoj restis
nur malbonaj kantoj en kajero
nur leteroj varmaj kaj modestaj
ni akiris multajn gravajn aĵojn
ĉu memoras ni por kiu celo?
ni atingis altan vivetaĝon
sed ne hеjmon havas ni
hotelon
ĉu rimarkis vi ke malaperis
niaj sеntoj? nur kutimoj restis
nur malbonaj kantoj en kajero
nur leteroj varmaj kaj modestaj
ni akiris multajn gravajn aĵojn
ĉu memoras ni por kiu celo?
ni atingis altan vivetaĝon
sed ne hejmon havas ni
[eliro]
mi sopiras kiam vi forestas (ĉu rimarkis vi ke malaperis niaj sentoj?)
mi malbonas kiam vi apudas (ĉu rimarkis vi ke malaperis niaj sentoj?)
ĉu sopiras vi se mi forestas? (ĉu rimarkis vi ke malaperis niaj sentoj?)
ĉu malbonas kiam mi apudas? (ĉu rimarkis vi ke malaperis niaj sentoj?)
letras aleatórias
- letra de васко да гама (vasco da gama) - da gudda jazz
- letra de abril - girl ultra
- letra de fuck the other side - kvngshad & trippie redd
- letra de weaponsofmassdestruction - svn7een
- letra de wind it up - inno thakid
- letra de about a bitch - nantes
- letra de bank account - lil slim c
- letra de cola & drugs - steve sniff
- letra de aint learning [part 2] - cgm
- letra de distractions - hunter powell