letra de la pluvombrelo - jacques yvart
[teksto de “la pluvombrelo” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
pluvegis sur la granda strato
sen pluvombrel’ vojiris ŝi
sed unu ja el kamarado
en la mateno ŝtelis mi
helpe mi kuris, for la saĝo
al ŝi ŝirmilon montris mi
viŝante akvon el vizaĝo
kun milda voĉ’ konsentis ŝi
[rekantaĵo]
jen angul’ sub ombrel’
por angul’ de ĉiel’
ŝi similis, jes, al anĝelo
jen angul’ de ĉiel’
por angul’ sub ombrel’
perdis mi ne je l’ ŝanĝ’
kreĝel’
[strofo 2]
survoje, belis tiu bruo
kiun aŭskultis ambaŭ ni
fare de la nuba elfluo
sur la ombrel’, jen harmoni’
nu, ke senĉese ĉi diluvo
jarcenton daŭru, ŝatus mi
ke ĉiam falu tiu pluvo
por ke ŝin ŝirme gardu mi
[rekantaĵo]
jеn angul’ sub ombrel’
por angul’ de ĉiel’
ŝi similis, jеs, al anĝelo
jen angul’ de ĉiel’
por angul’ sub ombrel’
perdis mi ne je l’ ŝanĝ’
kreĝel’
[strofo 3]
sed stulte, eĉ dum la pluvego
iras la voj’ al sia cel’
ŝia por mi estis forvelko
de mia rev’, de la fabel’
ŝi dankis min kun korsincero
kaj lasis min tuj sen permes’
mi vidis ŝin kun korsufero
forsveni en mia forges’
[rekantaĵo]
jen angul’ sub ombrel’
por angul’ de ĉiel’
ŝi similis, jes, al anĝelo
jen angul’ de ĉiel’
por angul’ sub ombrel’
perdis mi ne je l’ ŝanĝ’
kreĝel’
jen angul’ sub ombrel’
por angul’ de ĉiel’
ŝi similis, jes, al anĝelo
jen angul’ de ĉiel’
por angul’ sub ombrel’
perdis mi ne je l’ ŝanĝ’
kreĝel’
letras aleatórias
- letra de and what? - slimey tay
- letra de я долбанутый (i'm fucked up) - жирлак (jirlak)
- letra de the straw that broke my back - deadbeatvillain
- letra de wichita lineman - tony jackson
- letra de lalalala-laryang-himig ni inay - bayang barrios
- letra de in the blue - caitlyn tibbles
- letra de time after time - lynch mob
- letra de hold me down - king lalo hl
- letra de get yours - tobi
- letra de serendipia - ann