
letra de la invito por vojaĝo - jacques yvart
[teksto de “la invito por vojaĝo” ft. jacques yvart]
[strofo 1]
filin-fratineto
sonĝu pri kvieto
kunvivi en for’ azila
kaj ami sen zorgo
nur ami ĝis morto
en lando al vi simila
tra ĉiel-vualo
la suno per palo
revigus min pri la ĉarmoj
de via okulo
perfida, kun brulo
mistera, pro lum’ tra larmoj
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 2]
la meblojn ĉe l’ muro
briligus poluro
de jaroj en nia ĉambro
miksiĝus odoroj
de raraj sud-floroj
al la svaga spir’ de l’ ambro
ornam’ en abundo
speguloj sen fundo
la pomp’ oriente sorĉa
en ĉio al koro
parolus sonoro
de l’ patra pralingvo dolĉa
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
[strofo 3]
sur ĉiu k-n-lo
jen dormas ĝangalo
de ŝipoj kun mar-vagemo
por esti la iloj
de viaj deziroj
alvenis de l’ mond-ekstremo
ĉe suno-subfalo
vestiĝas al valo
al la tuta urb’, al ondo
hiacinto kaj oro
ekdormas en gloro
de varma lum-klar’ la mondo
[rekantaĵo]
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
tie sole belo kaj bril’
ord’, volupto kaj trankvil’
letras aleatórias
- letra de new wave [prod. 99la] - trumf
- letra de koenigsegg - luis r conriquez & brian santin
- letra de here comes cliff... - the hell (uk)
- letra de rastat mü feissis - idiksii
- letra de без тебя (without you) - ария (aria)
- letra de find luv - zion kuwonu
- letra de year zero (traducción al español) - thirty seconds to mars
- letra de kilham - keg
- letra de dacă - rappa
- letra de shtf (shit hits the fan) - payday monsanto