letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de kokain' - gido (ita)

Loading...

[teksto de “kokain'” ft. gido]

[strofo 1]
mi venis hejmen al berlin’
kun kofroplen’ da kokain’
kokain’ ĉirkaŭas min
halo taksio ek al kudam ĉe taŭencin
ĉar mia in’ kaj famili’ sopiras je kokain’
kokain’ ĉirkaŭas min

[rekantaĵo]
ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain’ ĉirkaŭas min
[strofo 2]
la nom’ de mia ino estas evelin
kaj ŝi adoras kokainon pli ol min
kokain’ ĉirkaŭas min
“karulo”, diras ŝi, “kio estas, kio tiklas en
la nazo, gustas kiel fek’, efikas kiel venen’?”
kokain’ ĉirkaŭas min

[rekantaĵo]
ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain’ ĉirkaŭas min

[strofo 3]
mia dekdujara fil’ funkcias kun altern’
mi malpermesis ĝin al li por helpi lin je marŝolern’
kokain’ ĉirkaŭas min
hieraŭ li finfine ekkonis min
kaj pridemandas: “paĉjo, kie estas kokain’?”
kokain’ ĉirkaŭas min

[strofo 4]
vojaĝas jam delongе ankaŭ mia filin’
ne per trajno sed pеr halucin’
kokain’ ĉirkaŭas min
ŝajnas kvazaŭ ŝi naskiĝis en meza epok’
kaj tamen ŝia aĝo estas ĉirkaŭ ok
kokain’ ĉirkaŭas min
[rekantaĵo]
ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain’ ĉirkaŭas min

[strofo 5]
onklino mia nur kolportas unu jaron
kaj jam ŝi marŝas trans kadavrojn, stiras jaguaron
kokain’ ĉirkaŭas min
regule ŝi kunportas en la radŝirmil’
peceton da fek-torto por la nevo: mia fil’
kokain’ ĉirkaŭas min

[rekantaĵo]
ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain’ ĉirkaŭas min

[strofo 6]
de viski’ al kokaino mia onklo ŝaltis sin
nun brando estas lia nova medicin’
kokain’ ĉirkaŭas min
post malsukceso venos tamen epilogo
estonte ĉiam sekvos li al drogo-logo
kokain’ ĉirkaŭas min
[strofo 7]
la avo flave brilas, finiĝas lia komedio
sopiras li al ĝimi hendriks kaj la kara dio
kokain’ ĉirkaŭas min
avinjo nun momente ankaŭ montras sian langon
de sia lasta fulmvizi’ ŝi kraĉas sangon
kokain’ ĉirkaŭas min

[rekantaĵo]
ho panjo, tenu min
ĉar mi ne eltenas ĝin
kokain’ ĉirkaŭas min

[instrumenta]

[strofo 8]
mi finu nun la familian ĉi kolekton
ho panjo, panjo, panjo, tuj bezonas mi injekton
da morfin’ kun atropin’
kaj da ricin’ kun kafein’
protein’ kun kazein’
adrenalin’ kun naftalin’
penicilin’ kun vazelin’
vitamin’ kaj mandolin’
margarin’, nitroglicerin’
sed pro la kosto, ne benzin’

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...