letra de balado pri pineli - gianfranco molle
[teksto de “balado pri pineli” ft. ĝanfranko]
[strofo 1]
en milan’ estis varma vespero
estis varma, tre varma vetero
“kaporalo, malfermu fenestron”
eta puŝo: pineli ne plu
[strofo 2]
“policestro, mi estas senkulpa
mi jam diris kaj ade rediras
anarkio signifas ne bombojn
sed justecon en la liberec'”
[strofo 3]
“ne fabelu, kulpulo pineli
via kara kunulo konfesis
nur pro li la atenco sukcesis
kaj helpinto ja estas nur vi”
[strofo 4]
“vi mensogas” alkrias pineli
“kamarado ne ĵetis la bombon
ĉar farintoj de ĉi hekatombo
estas mastroj kaj ne proletar'”
[strofo 5]
“nu, atentu, kulpulo pineli
ĉar ĉi ĉambro jam plenas je fumo
se vi pluas, jen estas fenestro
kvar etaĝoj, ne temas pri ŝerc'”
[gitarsoloo]
[strofo 6]
oni murdis lin ĉar kamarado
kaj ne gravis de li senkulpeco
“anarkio de krim’ estas speco”
diris fia polic-komisar’
[strofo 7]
post ĉerko tri mil kamaradoj
hisas alton batalan ni flagon
ĉi-vespere, jen estas la ĵuro
ke ne haltos tiele la lukt’
[strofo 8]
policestro kaj kunpolicanoj
vi mortigis al ni kamaradon
nur por kaŝi ŝtatan masakron
sed plej akra de ni estos venĝ’
[strofo 9]
en milan’ estis varma vespero
estis varma, tre varma vetero
“kaporalo, malfermu fenestron”
eta puŝo: pineli ne plu
letras aleatórias
- letra de dreams are dead - the dead ends
- letra de fat matt (disstrack) - patricktheplaya
- letra de sees snart igjen - ingeborg (no)
- letra de first world problems - the restarts
- letra de deepend weekend - banditos
- letra de pu ha ha - h.o.t. (kor)
- letra de первая любовь(the first love) - mjk001
- letra de slowdown - aj brix
- letra de completely fucked - gwar
- letra de she like it - x_moneyog