
letra de blovas la vent' (blowin' in the wind) - duo espera
[teksto de “blovas la vent'” ft. duo espera]
[strofo 1]
kiom da vojoj laŭiru la hom’
ĝis estos li hom’ laŭ merit’?
jes ja, kiom da maroj laŭŝvebu kolomb’
ĝis ĝi dormos sur strando kun fid’?
jes ja, kiom da fojoj plu pafos kanon’
ĝis ĉesos por ĉiam milit’?
[rekantaĵo]
respondon, amik’, al ni blovas la vent’
respondon al ni blovas la vent’
[strofo 2]
kiom ĉielon rigardu la hom’
ĝis vidos li pli ol la ter’?
jes ja, kiom oreloj plu taŭgas al li
ĝis aŭdiĝas plorad’ de mizer’?
jes ja, kiom da mortoj konvinkos lin
ke tro multajn mortigis sufer’?
[rekantaĵo]
respondon, amik’, al ni blovas la vent’
respondon al ni blovas la vent’
respondon al ni blovas la vent’
[strofo 3]
kiom da jaroj ekzistu montar’
ĝis laviĝos al maro ĝi?
jes ja, kiom da jaroj ekzistu homgrup’
ĝis rompiĝos malam-tradici’?
jes ja, kiom, turnante la kapon, povas hom’
pretendi, ke ne vidas li?
[rekantaĵo]
respondon, amik’, al ni blovas la vent’
respondon al ni blovas la vent’
respondon al ni blovas la vent’
letras aleatórias
- letra de trail mix - terrace martin
- letra de no sentences - color changin' click
- letra de man without a name - andwellas dream
- letra de mysterio - theo the foot washer
- letra de costear (remix marvel boy version) - jhay cortez
- letra de they - gergely jutasi
- letra de dead prez’s “ghn: global hood news” - dead prez
- letra de haaajs - reno
- letra de jar gang - da$h
- letra de un minimum - nouvel r