letra de kredu, venos bona tag' (האמיני יום יבוא) - chantal (isr)
[teksto de “kredu, venos bona tag'” ft. chantal]
[strofo 1]
la sort’ devigas nin militi
do mi troviĝas for de l’ hejm’
vi, tamen, volu min inviti
al nia eta kuirej’
[strofo 2]
ke tuj aperu glas’ da vino
sur loko kiun ŝatas mi
imagu ke, laŭ la kutimo
ĉe l’ tablo sidas mi kun vi
[rekantaĵo]
kredu, venos bona tag’
mi promesas ĝin al vi
vin karesos mia brak’
flugos for la apati’
[rekantaĵo]
kredu, venos bona tag’
mi promesas ĝin al vi
vin karesos mia brak’
flugos for la apati’
[strofo 3]
dum bojas faŭkoj de l’ kanonoj
ĝemegas la mortig-maŝin’
min tiam portas la rezonoj
al vi, fratino-amikin’
[strofo 4]
mi scias do: ne estas vana
batali, malgraŭ l’ alta prez’
ke tiel povos min almenaŭ
ĝuigi, foje, hejma nest’
[rekantaĵo]
kredu, venos bona tag’
mi promesas ĝin al vi
vin karesos mia brak’
flugos for la apati’
[rekantaĵo]
kredu, venos bona tag’
mi promesas ĝin al vi
vin karesos mia brak’
flugos for la apati’
letras aleatórias
- letra de floating colors - daj654
- letra de static i - beloiter.
- letra de insane - xhulooo
- letra de смысл улыбаца (the meaning of smiling) - кирпичи (kirpichi)
- letra de в`олово - sihikboi
- letra de love$ong - cédric (cze)
- letra de keine träne - onas
- letra de tú - kevinflp
- letra de nie mogę - ghast
- letra de mapagdamot - robledo timido