letras.top
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #

letra de kial ne? - carina (swe)

Loading...

[teksto de “kial ne?” ft. carina]

[strofo 1]
mi naĝas en maro, ĉar estas tre varme
kaj akvo karesas min, nu, kiel ĉarme!
vaporas ĝi jam, kiel taso da te’
do trinkas mi iom el ĝi – kial ne?
la luno ridetas al mi de l’ ĉielo
ĝi estas patkuko kun dolĉa mielo
mi manĝas peceton, bongustas ĝi tre!
mi prenos ankoraŭ da ĝi – kial ne?
[rekantaĵo]
neniu sunbrilo, la tag’ estas nuba
rigardas mi supren de l’ tero ĉi-suba
la nubon mi kaptos, jen bona ide’!
dumnokte, mi dormos sur ĝi – kial ne?
kial ne? he!

[strofo 2]
matene, mi saltas el lit’ en ĝangalon
kaj iras por kapti sovaĝan bubalon
mi rajdos sur ĝi en muzika turne’
kaj kantos la veron al vi – kial ne?

[eliro]
neniu sunbrilo, la tag’ estas nuba
rigardas mi suprеn de l’ tero ĉi-suba
la nubon mi kaptos, jen bona idе’!
dumnokte, mi dormos sur ĝi
neniu sunbrilo, la tag’ estas nuba
rigardas mi supren de l’ tero ĉi-suba
la nubon mi kaptos, jen bona ide’!
dumnokte, mi dormos sur ĝi – kial ne? (kial ne?)
kial ne? he! (kial ne?)
kial ne? he! (kial ne?)
kial ne? (kial ne?)
kial ne? (kial ne?)
kial ne? he! (kial ne?)
kial ne? he! (kial ne?)
kial ne? (kial ne?)
kial ne?

letras aleatórias

MAIS ACESSADOS

Loading...